Mirakla ŝargilo

Saluton!

Hodiaŭ mi rakontos al vi pri Cyberize One – unu el la plej nekutimaj ŝargiloj (aŭ eĉ la plej nekutima). Tiu ĉi ŝargilo estas ne nur ŝargilo, sed ankaŭ monitorkonektilo kaj ekstera disko! Ĝi estas eĉ pli malgranda ol la ŝargilo de iPad kaj subtenas rapidegan ŝargadon. Mojose, ĉu ne? Ĝin eblas uzi kun tekokomputiloj, saĝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj porteblaj ludokonsoloj, kiel Nintendo Switch kaj Steam Deck.

Ĉi-momente disponeblas tri versioj de Cyberize One – sen ekstera disko kaj kun disko enhavanta 256GB aŭ 1TB da memoro. Ankaŭ vi povas elekti inter blanka aŭ nigra koloro. En la kesto vi ankaŭ trovos USB-C-kablon, malgrandan rondan saketon kaj adaptilojn por diversaj mondaj ŝtopilingoj.

Kiel ĝi utilus por vi? Ekzemple, vi ferias. Dum la tuta tago vi multe fotas kaj filmas, kaj kiam vi revenas al via loĝloko, la baterio de via poŝtelefono iĝas preskaŭ malŝargita. Do, dum la ŝargado vi povas movigi viajn bildojn al ekstera disko, liberigante internan memoron de via aparato, kaj poste spekti viajn proprajn filmetojn kaj/aŭ vian preferitan televidserion sur la konektita granda ekrano! Vi ne plu bezonas porti memstaran eksteran diskon kun vi aŭ ĉiujare aŭ ĉiumonate pagi por nubaj stokejoj.

(La ĵus menciita ekzemplo tute eblas nur kun poŝtelefonoj, subtenantaj eksterajn ekranojn)

Cyberize One certe estas la plej bona ŝargilo kiun mi uzis. Mi ege rekomendas ĝin.

Kio? Via komputilo ne havas USB-C ŝargpordon? Tio ne estos problemo kun unu mirakla adaptilo, pri kio mi rakontos en unu el miaj sekvaj afiŝoj. Ĝis baldaŭ!