Mia preferita terminala dosieradministrilo

Bonan tageron, karaj legantoj!

Interago kun nuntempaj operaciumoj ne eblas sen dosieradministriloj. Esploristo kaj Total Commander en Vindozo, Dolphin kaj Nautilus en GNU/Linukso, “Dosieroj” en poŝtelefonaj operaciumoj…

Sed ĉu vi sciis, ke administri dosierojn ankaŭ eblas tra Terminalo? Por ĝi ekzistas kelkaj programoj, ekz. ranger, Meznokta Komandanto kaj nnn. Ĉi tiu artikolo temos pri la lasta.

nnn estas simpla programo, kreita en programlingvo C. Por instali ĝin al Termukso ĉe Android, uzu la komandon:

pkg install nnn

Por Ubuntu/Debian:

sudo apt-get install nnn

Por Arch:

sudo pacman -Syu nnn

Post kiam vi malfermos ĝin, vi vidos vian hejmdosierujon – same kiel en aliaj programoj.

nnn subtenas muson kaj tuŝekranon. Sed uzi klavaron por navigi estas facile.

Se vi jam havas instalitan vim-on, nnn tuj “amikiĝos” kun ĝi. Do, vi povas malfermi la tekstan dosieron per vim, simple premante e, kaj uzi h, j, k, l por navigi! Certe, ankaŭ eblas navigi per sagoj.

Sed nnn ankaŭ interagas kun aliaj programoj – kaj ne nur terminalaj!

Jen kelkaj ekzemploj.

Unue, ni malfermu tekstan dosieron. Se vi elektos ĝin kaj premos “Entajpi”, la sistemo malfermos ĝin per la standarta grafika programo por tiu tipo de dosiero. Aŭ, se programo por tiu tipo ne estas elektita, ĝi lasos la elekton al vi. Sed se vi volas malfermi ĝin per terminala programo, premu ne “Entajpi”, sed o.

Terminalo demandos vin per kiu programo malfermi la dosieron:

open with:

Entajpu la plenan nomon de la programo. Ni uzu nano:

open with: nano

Premu “Entajpi”.

nnn demandos ĉu vi volas uzi grafikan aŭ komandlinian programon:

['g'ui]/'c'li?

Se la programo estas grafika, premu g, se komandlinia – c.

Nun ni sendu la dosieron per komandlinia programo croc.

Elektu la dosieron kaj premu o.

open with: croc send

Premu “Entajpi”.

Premu c.

Ĉi tie mi finigos mian artikolon. nnn certe estas potenca, sed ne rapidu forigi Nautilus-on!

Estu sanaj kaj sekuraj, kaj ĝis baldaŭ!