La plej agordebla klavaro por Android

Saluton, ĉiuj!

Mi uzis multajn klavarojn por Android – Samsung, Gboard, AnySoftKeyboard kaj OpenBoard. Mi ŝatis ĉiujn, sed neniu el ili estis perfekta. Samsung kaj Gboard enhavis japanan aranĝon kaj subtenis glittajpadon, sed estis malliberaj. AnySoftKeyboard kaj OpenBoard estis liberaj, sed ne enhavis antaŭmenciitajn avantaĝojn.

Sed finfine mi trovis perfektan klavaron. Salutu HeliBoard-on! Ĝi estas forko de OpenBoard.

HeliBoard jam enhavas diversajn aranĝojn, inkludante Esperantan, la araban, la hindan, la rusan, la korean, Dvorakan, BePo kaj Colemakan. Sed ĝi, malsame al ĉiuj antaŭmenciitaj klavaroj, ankaŭ permesas al vi krei viajn proprajn aranĝojn – kaj por tio vi bezonas nek Github-on, nek Android Studion! Ankaŭ HeliBoard subtenas glittajpadon, sed tiu funkcio postulas instalon de mallibera programero.

Antaŭe mi uzis tri aranĝojn, sed, dank’ al HeliBoard, nun mi uzas nur du (mi kreis Esperantan aranĝon kun anglaj literoj (q, x, w, y). Ankaŭ mi sukcese kreis la ŝavan aranĝon! Kaj, se vi ŝategas La Mastron de la Ringoj, mi ne dubas ke vi sukcesos krei la tengvaran aŭ la kvenjan aranĝon! Bonan ĉion al vi, kaj ĝis baldaŭ!