Kiel sendi dosierojn tra terminalo (parto 1)

Saluton, mondo!

En la bazlernejo mi kaj miaj samklasanoj fojfoje interŝanĝis muzikon kaj bildetojn, sendante ilin per Bluadento aŭ infraruĝa pordo. Bluadento estis multe pli rapida ol IR, sed eĉ per la lasta la interŝanĝo daŭris nelonge.

Post jaroj Bluadento iĝis multe pli rapida kaj energoefika, sed sendi bonkvalitajn filmetojn kaj muzikon per ĝi postulas multon da tempo. Do, hodiaŭ oni uzas Bluadenton plejparte por konekti al saĝfonoj kaj komputiloj sendratajn aparatojn, ekz. aŭskultilojn, musojn kaj saĝĉirkaŭmanojn.

Bonŝance, ĉiuj nuntempaj saĝfonoj kaj porteblaj komputiloj havas vifion, kiu estas multe pli rapida ol Bluadento. Kaj kelkaj aparatoj eĉ subtenas rektan vifion (Wi-Fi Direct), per kiu eblas sendi dosierojn sen konekto al interreto kaj enkursigilo.

Por ke rekta vifio funkciu, oni bezonas programon, kaj hodiaŭ mi rakontu, kiu estas mia plej ŝatata.

croc estas komandlinia ilo, kiun eblas instali al preskaŭ ĉiuj nuntempaj operaciumoj. Se vi timas komandliniojn, por Android ankaŭ ekzistas aparta libera aplikaĵo. Per croc vi povas sendi dosierojn de ĉiuj tipoj kaj grandecoj, per rekta vifio aŭ per interreto, se la ricevanto estas malproksime de vi (dankon, Fanjo, por helpi min pruvi tion!).

Nuntempaj distribuaĵoj de GNU/Linukso kaj Termukso jam havas croc-on en siaj deponejoj, sed mi rekomendus instali la plej lastan version per curl:

curl https://getcroc.schollz.com | bash

Se vi uzas macOS, instalu croc per brew:

brew install croc

Aplikaĵo por Android disponeblas ĉe F-Droid kaj Github.

Do, ni komencu.

Elektu la dosieron kiun vi volas sendi. Se vi faras tion per grafika programo en surtabla operaciumo, kiel Dolphin aŭ Nautilus, alklaku la dekstran butonon de la muso kaj malfermu la terminalon.

Entajpu

croc send 'nomo de la dosiero'

Post tio, croc montros al vi kodon, konsistantan el kvar ciferoj kaj tri hazarde elektitaj anglaj vortoj.

Se vi volas uzi vian propran kodon, entajpu

croc send  --code ‘via kodo, konsistanta el almenaŭ 6 simboloj’ 'nomo de la dosiero'

Diru la kodon al la ricevanto.

Por ricevi dosieron, malfermu la terminalon kaj entajpu croc. (Por elŝuti la dosieron en bezonatan dosierujon, malfermu la terminalon tie.) Aperos peto entajpi la kodon, elektitan per la sendanto. Entajpu ĝin, kaj la elŝutado komenciĝos.

croc estas vere utila kaj simpla programo.

La dua parto de tiu ĉi artikolo temos pri ĝia uzado per rekta vifio, kaj en kelkaj el la venontaj artikoloj mi rakontos kiel plifaciligi uzadon de Terminalo (tio ne estos nur per aliaj utilaj kaj simplaj programoj).

Bonan ĉion, kaj ĝis baldaŭ!