Kiel krei subtekstajn dosierojn

Saluton, ĉiuj!

En ĉiu parto de la mondo troveblas interesaj filmoj kaj filmetoj. Eble, ankaŭ vi vidis iun interesan, sed ne vaste konatan filmon, kaj volas rekomendi ĝin al aliaj. Sed ne ĉiuj spektantoj povas kompreni la lingvo(j)n de tiu filmo. Por komprenebligi ĝin, vi povas alglui subtekston. Sed unue necesas krei ĝin. Por tio vi bezonas tekstredaktilon kaj filmludilon. Ni uzu vim-on kaj VLC.

Malfermu ambaŭ programojn, preferite sur la sama ekrano.

Malfermu vim-on kaj premu i por ŝalti enmetan reĝimon. Poste entajpu 1 kaj premu Enmeti.

En VLC marku la tempon de la unua tradukanta filmpeco (ekz. kiam aperas titolo aŭ aŭdeblas unua frazo). Skribu ĝin en vim.

00:00:00,000

(Malgraŭ ke VLC ne montras komon kaj lastajn ciferojn nepre skribu ilin – ili gravegas!)

Marku la finon de peco kaj aldonu ĝin:

00:00:00,000 --> 00:00:01,999

Premu Entajpi kaj skribu la tradukon.

Saluton, ĉiuj!

Gratulon! Vi finfine kreis unuan pecon de subteksta dosiero! Kontrolu ĉu ĝi aspektas tiel:

1
00:00:00,000 --> 00:00:01,999
Saluton, ĉiuj!

Denove premu Entajpi por krei spacon antaŭ la sekva peco.

Do, ĉiu tradukpeco konsistas el vica cifero, tempomarko, traduko mem kaj spaco. Facile, ĉu ne?

Por savkopii vian tradukon, malŝaltu enmetan reĝimon per ESC-klavo kaj entajpu:

:save (nomo de dosiero).srt

En VLC, por vidi la filmon kun via subteksto, en supra menuo elektu Subteksto/Malfermi subtekstan dosieron.

Nun kiam vi scias, kiel krei subtekstajn dosierojn, provu traduki en Esperanton aŭ iun alian lingvon vian plej ŝatatan filmon! Vi certe havos interesan kaj bonegan sperton! Restu pozitivaj, estu singardaj, spektu bonajn filmojn kaj uzu liberan programaron! Ĝis baldaŭ!