Kiel aldoni unu tuŝbutonon al via Android-saĝfono

Saluton, ĉiuj!

Plejparto de nuntempaj saĝfonoj havas tri butonojn sur ĝiaj ŝeloj – por ŝalti/elŝalti la aparaton kaj agordi laŭtecon. Certe, foje eblas uzi ilin por aliaj funkcioj, sed tio ne ĉiam komfortas – same kiel trovi bezonatan funkcion en unu el diversaj menuoj de Android. Bonŝance, ekzistas simpla libera aplikaĵo, kiu aldonas tuŝbutonon al malantaŭa flanko de la aparato.

Mi prezentu al vi Tap, Tap! (Ne konfuzu ĝin kun aplikaĵvendejo TapTap!)

(Alia averto: por uzi ĝin, via saĝfono devas havi giroskopon kaj ne pli malnovan version de Android ol 7 Nougat.)

La aplikaĵo disponeblas nur ĉe Github kiel APK-dosiero. Se vi ankoraŭ ne agordis tion, iru al Agordoj/Sekureco kaj ŝaltu Instaladon de aplikaĵoj el nekonataj fontoj.

Post kiam vi instalis Tap, Tap, alirigu ĝin al Specialaj kapabloj en sistemaj agordoj. Nun via saĝfono ekhavis pli unu butonon!

En la aplikaĵo vi povas elekti, kion tiu butono faros post du aŭ tri frapetoj. Ekzemple, ĝi povas fari ekrankopion aŭ malfermi iun aplikaĵon.

Mi esperas, ke Tap, Tap utilos por vi same, kiel al mi! Ne trovarmiĝu, estu sekuraj, uzu liberan programaron, kaj ĝis baldaŭ!