Kial ne indas uzi aplikaĵojn

Estas malfacile imagi nuntempan ĉiutagan vivon sen poŝtelefonaj aplikaĵoj. Sociaj retoj, retvendejoj, bankoj, restoracioj ktp... Sed la plejmulton da aplikaĵoj oni tute ne bezonas. Mi klarigu, kial.

  1. Aplikaĵoj estas nur kopioj de la retejoj

Preskaŭ ĉiuj antaŭmenciitaj servoj havas siajn proprajn retejojn, kaj plejparto da ili estas perfekte adaptitaj por poŝtelefonaj ekranoj. Por uzi ilin, vi bezonas nur retumilon, sendepende de la operaciumo.

  1. Aplikaĵoj okupas memorspacon

Malsame al la retejoj, aplikaĵoj bezonas iom da memorspaco en via aparato. Kaj kun ĉiu ĝisdatigo, la aplikaĵo povas okupi pli kaj pli da spaco! Ankaŭ ne forgesu pri la kaŝmemoro...

  1. Kreado de aplikaĵoj bezonas pliajn rimedojn

La sama aplikaĵo povas aspekti simile ĉe malsamaj operaciumoj, kaj eĉ tute simile al la retejo, sed ene ili tute malsamas. Por krei aplikaĵojn por diversaj operaciumoj kaj aparatoj oni devas dungi programistojn, scipovantajn la bezonatan programlingvon. Tio postulas tempon kaj monon, kaj pro manko de ili, multaj firmaoj ĉesas ĝisdatigi siajn aplikaĵojn (vidu punkton 4). Kaj la posedantoj de la aplikaĵvendejo povas iumomente ŝanĝi la regularon kaj postuli verki novajn versiojn de la aplikaĵo en alia programlingvo.

  1. Aplikaĵoj povas esti malbonkvalitaj kaj neadaptitaj

Parte pro la kialoj, menciitaj en punkto 3, aplikaĵoj povas malbone funkcii en kelkaj operaciumoj aŭ aparatoj. Kelkaj aplikaĵoj, kiujn mi provis uzi, malrapide malfermis, ne estis adaptitaj al grandaj ekranoj, enhavis nefunkciantajn butonojn kaj eĉ fermiĝis per si mem.

  1. Aplikaĵoj povas esti danĝeraj

Aplikaĵoj petas multon – retaliron, mikrofonon, eĉ sendi SMS kaj telefonvokojn... Tiujn permesojn la aplikaĵoj povas uzi por kaŝitaj malicaj agoj, kiel spionado aŭ minado de bitvalutoj.

  1. Aplikaĵoj pli profitigas korporaciojn ol kreintojn

Kelkaj tipoj de aplikaĵoj, (ekz. fluoserviloj) enhavas pagendan subskribon al sia servo. Sed subskribo al tiu servo per aplikaĵo estas pli multekosta ol rekte per la retejo, ĉar la posedantoj de la aplikaĵvendejoj postulas komispagon.

  1. Disponebleco de aplikaĵoj

Enhavo de aplikaĵvendejoj povas malsami, dependante de operaciumo, lando aŭ eĉ aparato.

Mi pensas, ke mi donis sufiĉe da kialoj por ne uzi poŝtelefonajn aplikaĵojn. Estu sekuraj, rekte subtenu unu la alian kaj ne permesu al korporacioj kateni vin!

Ĝis baldaŭ!