Kial mi portas mekanikan brakhorloĝon

Saluton, karaj amikoj!

Verŝajne, preskaŭ ĉiu homo en la mondo havas propran porteblan horloĝon. Tio povas esti aparta unufunkcia aparato, funkcio de saĝfono, aŭ eĉ saĝhorloĝo, kiu estas vera brakkomputilo. La mondo de porteblaj horloĝoj estas diversa. Sed mi, malgraŭ ke min allogas nekutima elektroniko, ĉiutage portas klasikan mekanikan brakhorloĝon. Kial?

  1. Ĝi ne postulas ŝargadon

Certe, ĝi postulas streĉigon, sed tio estas multe pli rapida ol plena ŝargado aŭ eĉ ŝanĝo de la baterio. Kaj vi tute ne bezonas kablojn, ŝargilojn aŭ aliajn ilojn por tio!

  1. Uzi ĝin estas ekologia

Kvarcaj kaj saĝaj horloĝoj de tempo al tempo postulas ŝanĝon de baterioj, fabrikado de kiuj malbonas por ekologio. Recikli bateriojn ankaŭ estas malfacile (sed neniam forĵetu ilin kun kutima rubo!) Do, kial uzi bateriojn, se eblas ne uzi ilin?

  1. Mekanikaj horloĝoj estas pli rezistemaj al temperaturoj

Tro altaj kaj malaltaj temperaturoj dolorigas bateriojn kaj elektronikon. Tio povas esti danĝera: aparato povus subite malŝargi aŭ eĉ eksplodi!

  1. Mekanikaj horloĝoj estas valora artaĵo

Plejparto da nuntempaj saĝfonoj kaj saĝhorloĝoj estas preskaŭ similaspektaj kaj similenhavantaj teknikaĵoj. Ĉiujare (aŭ eĉ duonjare) aperas novaj “pli prestiĝaj” modeloj, kiuj enhavas novajn funkciojn, kaj la malnovaj perdas plejparton de sia valoro kaj bezono. Sed mekanikaj brakhorloĝoj, eĉ ne tiel prestiĝaj, ĉiam restas horloĝoj, kaj povas esti uzataj simile per multaj generacioj.

  1. Uzi ĝin estas pli simple

Vi povas malkonsenti, sed rigardi la manon estas pli facile kaj rapide ol eltiri la poŝtelefonon el la poŝo kaj ŝalti la ekranon.

Finigi la artikolon mi volas per malgranda rakonto el mia vivo. Antaŭ dek kvin jaroj mi portis mekanikan brakhorloĝon, sed baldaŭ mi ĉesis kaj metis ĝin en la keston. Post dek jaroj mi rememoris pri ĝi, kaj pretigis ĝin… per simpla streĉigo! Eĉ nova kvarca brakhorloĝo postulus ŝanĝon de la baterio post dek jaroj…

Ĝis baldaŭ!