Pri tekniko per Korren-Kerren

Saluton, karaj amikoj!

Verŝajne, preskaŭ ĉiu homo en la mondo havas propran porteblan horloĝon. Tio povas esti aparta unufunkcia aparato, funkcio de saĝfono, aŭ eĉ saĝhorloĝo, kiu estas vera brakkomputilo. La mondo de porteblaj horloĝoj estas diversa. Sed mi, malgraŭ ke min allogas nekutima elektroniko, ĉiutage portas klasikan mekanikan brakhorloĝon. Kial?

  1. Ĝi ne postulas ŝargadon

Certe, ĝi postulas streĉigon, sed tio estas multe pli rapida ol plena ŝargado aŭ eĉ ŝanĝo de la baterio. Kaj vi tute ne bezonas kablojn, ŝargilojn aŭ aliajn ilojn por tio!

  1. Uzi ĝin estas ekologia

Kvarcaj kaj saĝaj horloĝoj de tempo al tempo postulas ŝanĝon de baterioj, fabrikado de kiuj malbonas por ekologio. Recikli bateriojn ankaŭ estas malfacile (sed neniam forĵetu ilin kun kutima rubo!) Do, kial uzi bateriojn, se eblas ne uzi ilin?

  1. Mekanikaj horloĝoj estas pli rezistemaj al temperaturoj

Tro altaj kaj malaltaj temperaturoj dolorigas bateriojn kaj elektronikon. Tio povas esti danĝera: aparato povus subite malŝargi aŭ eĉ eksplodi!

  1. Mekanikaj horloĝoj estas valora artaĵo

Plejparto da nuntempaj saĝfonoj kaj saĝhorloĝoj estas preskaŭ similaspektaj kaj similenhavantaj teknikaĵoj. Ĉiujare (aŭ eĉ duonjare) aperas novaj “pli prestiĝaj” modeloj, kiuj enhavas novajn funkciojn, kaj la malnovaj perdas plejparton de sia valoro kaj bezono. Sed mekanikaj brakhorloĝoj, eĉ ne tiel prestiĝaj, ĉiam restas horloĝoj, kaj povas esti uzataj simile per multaj generacioj.

  1. Uzi ĝin estas pli simple

Vi povas malkonsenti, sed rigardi la manon estas pli facile kaj rapide ol eltiri la poŝtelefonon el la poŝo kaj ŝalti la ekranon.

Finigi la artikolon mi volas per malgranda rakonto el mia vivo. Antaŭ dek kvin jaroj mi portis mekanikan brakhorloĝon, sed baldaŭ mi ĉesis kaj metis ĝin en la keston. Post dek jaroj mi rememoris pri ĝi, kaj pretigis ĝin… per simpla streĉigo! Eĉ nova kvarca brakhorloĝo postulus ŝanĝon de la baterio post dek jaroj…

Ĝis baldaŭ!

Najbarino venis al mi kaj petis helpon. Sono ĉe ŝia poŝtelefono (Samsung) ne funkciis. Ŝaltbutono ankaŭ ne funkciis, do reŝalti la aparaton ŝi ne povis.

Kion fari?

Traserĉinte la interfacon, mi trovis alian ŝaltbutonon. Mi reŝaltis la aparaton, kaj ĉio denove ekfunkciis!

Kie situas tiu ŝaltbutono? En la kurteno de One UI. Plene malfermu ĝin per du glitoj. La butono estas en la supra dekstra angulo.

Certe, ĉiu teknikaĵo devas funkcii glate, sed mi konsilas savkopii ĉi tiun instrukcion kaj disvastigi ĝin inter uzantoj de poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj de Samsung.

Estu sanaj kaj sekuraj, kaj ĝis baldaŭ!

Saluton, ĉiuj!

Mi uzis multajn klavarojn por Android – Samsung, Gboard, AnySoftKeyboard kaj OpenBoard. Mi ŝatis ĉiujn, sed neniu el ili estis perfekta. Samsung kaj Gboard enhavis japanan aranĝon kaj subtenis glittajpadon, sed estis malliberaj. AnySoftKeyboard kaj OpenBoard estis liberaj, sed ne enhavis antaŭmenciitajn avantaĝojn.

Sed finfine mi trovis perfektan klavaron. Salutu HeliBoard-on! Ĝi estas forko de OpenBoard.

HeliBoard jam enhavas diversajn aranĝojn, inkludante Esperantan, la araban, la hindan, la rusan, la korean, Dvorakan, BePo kaj Colemakan. Sed ĝi, malsame al ĉiuj antaŭmenciitaj klavaroj, ankaŭ permesas al vi krei viajn proprajn aranĝojn – kaj por tio vi bezonas nek Github-on, nek Android Studion! Ankaŭ HeliBoard subtenas glittajpadon, sed tiu funkcio postulas instalon de mallibera programero.

Antaŭe mi uzis tri aranĝojn, sed, dank’ al HeliBoard, nun mi uzas nur du (mi kreis Esperantan aranĝon kun anglaj literoj (q, x, w, y). Ankaŭ mi sukcese kreis la ŝavan aranĝon! Kaj, se vi ŝategas La Mastron de la Ringoj, mi ne dubas ke vi sukcesos krei la tengvaran aŭ la kvenjan aranĝon! Bonan ĉion al vi, kaj ĝis baldaŭ!

Saluton, karaj amikoj!

Telegramo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ fonto de unika informo.

Sed ĝi ne estas perfekta. Ĝiaj ĉefaj malavantaĝoj, laŭ mi, estas centralizeco kaj fermita kodo de la serva protokolo. Do, mi interesis: ĉu eblas legi Telegramo-kanalojn sen Telegramo? La respondo estas: jes!

Por fari tion, vi bezonas nur RSS-legilan programon.

En Telegramo (vi povas uzi retumilan version, sen havi konton), trovu la kanalon kiun vi volas aldoni. Malfermu ĝin, alklaku la titolon kaj trovu la ligilon al la kanalo (ĝi kutime komencas per t.me/).

En via RSS-legilo, elektu “Aldoni la fonton” (en diversaj legiloj la funkcio povas nomiĝi malsame). Entajpu

https://rsshub.app/telegram/kanalo (anstataŭigu “kanalo” per la nomo el la ligilo - ĝi estas post la oblikvo)

Alklaku “Aldoni”.

Nun vi povas legi Telegramo-kanalojn sen Telegramo! Facile, ĉu ne? Uzu liberan programaron, kaj ĝis baldaŭ!

P.S. Mi avertas vin: Telegramo-kanalon mi ne havas.

Bonan tageron, karaj legantoj!

Interago kun nuntempaj operaciumoj ne eblas sen dosieradministriloj. Esploristo kaj Total Commander en Vindozo, Dolphin kaj Nautilus en GNU/Linukso, “Dosieroj” en poŝtelefonaj operaciumoj…

Sed ĉu vi sciis, ke administri dosierojn ankaŭ eblas tra Terminalo? Por ĝi ekzistas kelkaj programoj, ekz. ranger, Meznokta Komandanto kaj nnn. Ĉi tiu artikolo temos pri la lasta.

nnn estas simpla programo, kreita en programlingvo C. Por instali ĝin al Termukso ĉe Android, uzu la komandon:

pkg install nnn

Por Ubuntu/Debian:

sudo apt-get install nnn

Por Arch:

sudo pacman -Syu nnn

Post kiam vi malfermos ĝin, vi vidos vian hejmdosierujon – same kiel en aliaj programoj.

nnn subtenas muson kaj tuŝekranon. Sed uzi klavaron por navigi estas facile.

Se vi jam havas instalitan vim-on, nnn tuj “amikiĝos” kun ĝi. Do, vi povas malfermi la tekstan dosieron per vim, simple premante e, kaj uzi h, j, k, l por navigi! Certe, ankaŭ eblas navigi per sagoj.

Sed nnn ankaŭ interagas kun aliaj programoj – kaj ne nur terminalaj!

Jen kelkaj ekzemploj.

Unue, ni malfermu tekstan dosieron. Se vi elektos ĝin kaj premos “Entajpi”, la sistemo malfermos ĝin per la standarta grafika programo por tiu tipo de dosiero. Aŭ, se programo por tiu tipo ne estas elektita, ĝi lasos la elekton al vi. Sed se vi volas malfermi ĝin per terminala programo, premu ne “Entajpi”, sed o.

Terminalo demandos vin per kiu programo malfermi la dosieron:

open with:

Entajpu la plenan nomon de la programo. Ni uzu nano:

open with: nano

Premu “Entajpi”.

nnn demandos ĉu vi volas uzi grafikan aŭ komandlinian programon:

['g'ui]/'c'li?

Se la programo estas grafika, premu g, se komandlinia – c.

Nun ni sendu la dosieron per komandlinia programo croc.

Elektu la dosieron kaj premu o.

open with: croc send

Premu “Entajpi”.

Premu c.

Ĉi tie mi finigos mian artikolon. nnn certe estas potenca, sed ne rapidu forigi Nautilus-on!

Estu sanaj kaj sekuraj, kaj ĝis baldaŭ!

Saluton, mondo!

En la bazlernejo mi kaj miaj samklasanoj fojfoje interŝanĝis muzikon kaj bildetojn, sendante ilin per Bluadento aŭ infraruĝa pordo. Bluadento estis multe pli rapida ol IR, sed eĉ per la lasta la interŝanĝo daŭris nelonge.

Post jaroj Bluadento iĝis multe pli rapida kaj energoefika, sed sendi bonkvalitajn filmetojn kaj muzikon per ĝi postulas multon da tempo. Do, hodiaŭ oni uzas Bluadenton plejparte por konekti al saĝfonoj kaj komputiloj sendratajn aparatojn, ekz. aŭskultilojn, musojn kaj saĝĉirkaŭmanojn.

Bonŝance, ĉiuj nuntempaj saĝfonoj kaj porteblaj komputiloj havas vifion, kiu estas multe pli rapida ol Bluadento. Kaj kelkaj aparatoj eĉ subtenas rektan vifion (Wi-Fi Direct), per kiu eblas sendi dosierojn sen konekto al interreto kaj enkursigilo.

Por ke rekta vifio funkciu, oni bezonas programon, kaj hodiaŭ mi rakontu, kiu estas mia plej ŝatata.

croc estas komandlinia ilo, kiun eblas instali al preskaŭ ĉiuj nuntempaj operaciumoj. Se vi timas komandliniojn, por Android ankaŭ ekzistas aparta libera aplikaĵo. Per croc vi povas sendi dosierojn de ĉiuj tipoj kaj grandecoj, per rekta vifio aŭ per interreto, se la ricevanto estas malproksime de vi (dankon, Fanjo, por helpi min pruvi tion!).

Nuntempaj distribuaĵoj de GNU/Linukso kaj Termukso jam havas croc-on en siaj deponejoj, sed mi rekomendus instali la plej lastan version per curl:

curl https://getcroc.schollz.com | bash

Se vi uzas macOS, instalu croc per brew:

brew install croc

Aplikaĵo por Android disponeblas ĉe F-Droid kaj Github.

Do, ni komencu.

Elektu la dosieron kiun vi volas sendi. Se vi faras tion per grafika programo en surtabla operaciumo, kiel Dolphin aŭ Nautilus, alklaku la dekstran butonon de la muso kaj malfermu la terminalon.

Entajpu

croc send 'nomo de la dosiero'

Post tio, croc montros al vi kodon, konsistantan el kvar ciferoj kaj tri hazarde elektitaj anglaj vortoj.

Se vi volas uzi vian propran kodon, entajpu

croc send  --code ‘via kodo, konsistanta el almenaŭ 6 simboloj’ 'nomo de la dosiero'

Diru la kodon al la ricevanto.

Por ricevi dosieron, malfermu la terminalon kaj entajpu croc. (Por elŝuti la dosieron en bezonatan dosierujon, malfermu la terminalon tie.) Aperos peto entajpi la kodon, elektitan per la sendanto. Entajpu ĝin, kaj la elŝutado komenciĝos.

croc estas vere utila kaj simpla programo.

La dua parto de tiu ĉi artikolo temos pri ĝia uzado per rekta vifio, kaj en kelkaj el la venontaj artikoloj mi rakontos kiel plifaciligi uzadon de Terminalo (tio ne estos nur per aliaj utilaj kaj simplaj programoj).

Bonan ĉion, kaj ĝis baldaŭ!

Estas malfacile imagi nuntempan ĉiutagan vivon sen poŝtelefonaj aplikaĵoj. Sociaj retoj, retvendejoj, bankoj, restoracioj ktp... Sed la plejmulton da aplikaĵoj oni tute ne bezonas. Mi klarigu, kial.

  1. Aplikaĵoj estas nur kopioj de la retejoj

Preskaŭ ĉiuj antaŭmenciitaj servoj havas siajn proprajn retejojn, kaj plejparto da ili estas perfekte adaptitaj por poŝtelefonaj ekranoj. Por uzi ilin, vi bezonas nur retumilon, sendepende de la operaciumo.

  1. Aplikaĵoj okupas memorspacon

Malsame al la retejoj, aplikaĵoj bezonas iom da memorspaco en via aparato. Kaj kun ĉiu ĝisdatigo, la aplikaĵo povas okupi pli kaj pli da spaco! Ankaŭ ne forgesu pri la kaŝmemoro...

  1. Kreado de aplikaĵoj bezonas pliajn rimedojn

La sama aplikaĵo povas aspekti simile ĉe malsamaj operaciumoj, kaj eĉ tute simile al la retejo, sed ene ili tute malsamas. Por krei aplikaĵojn por diversaj operaciumoj kaj aparatoj oni devas dungi programistojn, scipovantajn la bezonatan programlingvon. Tio postulas tempon kaj monon, kaj pro manko de ili, multaj firmaoj ĉesas ĝisdatigi siajn aplikaĵojn (vidu punkton 4). Kaj la posedantoj de la aplikaĵvendejo povas iumomente ŝanĝi la regularon kaj postuli verki novajn versiojn de la aplikaĵo en alia programlingvo.

  1. Aplikaĵoj povas esti malbonkvalitaj kaj neadaptitaj

Parte pro la kialoj, menciitaj en punkto 3, aplikaĵoj povas malbone funkcii en kelkaj operaciumoj aŭ aparatoj. Kelkaj aplikaĵoj, kiujn mi provis uzi, malrapide malfermis, ne estis adaptitaj al grandaj ekranoj, enhavis nefunkciantajn butonojn kaj eĉ fermiĝis per si mem.

  1. Aplikaĵoj povas esti danĝeraj

Aplikaĵoj petas multon – retaliron, mikrofonon, eĉ sendi SMS kaj telefonvokojn... Tiujn permesojn la aplikaĵoj povas uzi por kaŝitaj malicaj agoj, kiel spionado aŭ minado de bitvalutoj.

  1. Aplikaĵoj pli profitigas korporaciojn ol kreintojn

Kelkaj tipoj de aplikaĵoj, (ekz. fluoserviloj) enhavas pagendan subskribon al sia servo. Sed subskribo al tiu servo per aplikaĵo estas pli multekosta ol rekte per la retejo, ĉar la posedantoj de la aplikaĵvendejoj postulas komispagon.

  1. Disponebleco de aplikaĵoj

Enhavo de aplikaĵvendejoj povas malsami, dependante de operaciumo, lando aŭ eĉ aparato.

Mi pensas, ke mi donis sufiĉe da kialoj por ne uzi poŝtelefonajn aplikaĵojn. Estu sekuraj, rekte subtenu unu la alian kaj ne permesu al korporacioj kateni vin!

Ĝis baldaŭ!

Saluton!

Verŝajne, plejparto de vi (se ne ĉiuj) havas aŭ iam havis porteblan komputilon. Kaj, en 90% de kazoj, ĝia kompleto enhavis pezan ŝargadaptilon kun longa kablo.

Bedaŭrinde kaj mirinde, plejparto de eĉ nuntempaj porteblaj komputiloj (mi skribas ĉi tion en 2024) ankoraŭ havas proprajn DC-ŝargkonektpordojn, do plejparton da spaco en iliaj pakaĵoj (kaj ankaŭ en via sako) okupas granda kaj peza ŝargilo. Ĉiutage porti ĝin sonas kiel vera infero. Sed ne ploru kaj ne timu – la solvo ekzistas!

En la retvendejoj vi povas trovi malgrandajn konvertilojn el DC al USB-C (mi uzas tiujn de aceyoon) kaj adaptilojn por diversajn DC-ŝargpordojn. Se via ŝargilo kaj USB-C kablo subtenas ŝargprotokolon PD, vi povas ŝargi vian porteblan komputilon kaj saĝfonon el la sama malgranda ŝargilo!

Mi esperu ke tiu ĉi artikolo utilos por vi.

Dankon, kaj ĝis baldaŭ!

Saluton, ĉiuj!

Unutage mi devis sendi mallongan filmeton per retpoŝto. Sed mi ne sukcesis, ĉar la dosiero estis tro granda pro la bona kvalito de la filmeto. Certe, mi povus alŝuti ĝin al iu nuba stokejo kaj doni ligilon al la ricevanto, sed mi ne uzas nubajn stokejojn kaj ne volis krei novan konton.

Do, mi komencis serĉi filmredaktilon por Android. Liberan, ĉar mi ĉiam strebas uzi liberan programaron. Kutime, al preskaŭ ĉiu populara programo ekzistas libera alternativo, sendepende de la operaciumo. Sed... mia serĉado fiaskis. Nekredeble, ĉu ne? Ĉiuj filmredaktiloj por Android estas fermitkodaj!

Sed kiu serĉas, tiu ĉiam trovas. La nomo de mia trovaĵo estas FFmpeg, kaj ĝi estas instalebla al Android tra Termukso. Ĝi estas multebla programilo, sed en tiu ĉi artikolo mi nur montros kiel malgrandigi filmetojn.

Movigu la filmeton en la hejmdosieron de Termukso.

Entajpu ĉi tiun komandon:

ffmpeg -i 'nomo de la dosiero kun formato' -vcodec libx265 -crf 40 (ĉi tiu estas nivelo de kompresado de la dosiero, la plej alta estas 51) 'nova nomo de la dosiero kun formato' (jes, oni nepre ŝanĝu la nomon!)

Nun simple atendu. La rapideco de la malgrandiĝo de la dosiero dependas de la daŭreco de la filmeto kaj de la potenco de via aparato.

Mi esperu ke tiu ĉi artikolo ege helpos vin. Uzu liberan programaron, kaj ĝis baldaŭ!

Saluton!

Hodiaŭ mi rakontos al vi pri Cyberize One – unu el la plej nekutimaj ŝargiloj (aŭ eĉ la plej nekutima). Tiu ĉi ŝargilo estas ne nur ŝargilo, sed ankaŭ monitorkonektilo kaj ekstera disko! Ĝi estas eĉ pli malgranda ol la ŝargilo de iPad kaj subtenas rapidegan ŝargadon. Mojose, ĉu ne? Ĝin eblas uzi kun tekokomputiloj, saĝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj porteblaj ludokonsoloj, kiel Nintendo Switch kaj Steam Deck.

Ĉi-momente disponeblas tri versioj de Cyberize One – sen ekstera disko kaj kun disko enhavanta 256GB aŭ 1TB da memoro. Ankaŭ vi povas elekti inter blanka aŭ nigra koloro. En la kesto vi ankaŭ trovos USB-C-kablon, malgrandan rondan saketon kaj adaptilojn por diversaj mondaj ŝtopilingoj.

Kiel ĝi utilus por vi? Ekzemple, vi ferias. Dum la tuta tago vi multe fotas kaj filmas, kaj kiam vi revenas al via loĝloko, la baterio de via poŝtelefono iĝas preskaŭ malŝargita. Do, dum la ŝargado vi povas movigi viajn bildojn al ekstera disko, liberigante internan memoron de via aparato, kaj poste spekti viajn proprajn filmetojn kaj/aŭ vian preferitan televidserion sur la konektita granda ekrano! Vi ne plu bezonas porti memstaran eksteran diskon kun vi aŭ ĉiujare aŭ ĉiumonate pagi por nubaj stokejoj.

(La ĵus menciita ekzemplo tute eblas nur kun poŝtelefonoj, subtenantaj eksterajn ekranojn)

Cyberize One certe estas la plej bona ŝargilo kiun mi uzis. Mi ege rekomendas ĝin.

Kio? Via komputilo ne havas USB-C ŝargpordon? Tio ne estos problemo kun unu mirakla adaptilo, pri kio mi rakontos en unu el miaj sekvaj afiŝoj. Ĝis baldaŭ!